Pluraj esperantologoj esploras pri Esperantujo surbaze de arkiva esploro kaj etnografia kampolaboro. Per tiuj esplorteknikoj, oni povas pli bone kompreni, ekzemple, kiel kaj kial homoj efektive uzas la lingvon kaj kiel esperantistoj perceptas terminojn kiel Homaranismo kaj samideano. Tamen, kion oni malkovrus se oni uzus etnografian kampolaboron, krom bibliografian kaj arkivan esploron, por studi Esperantologion? Unuapaŝa aliro montras kiel tiu studkampo grandparte baziĝas sur interkonsentiĝo. Tio kontrastas kun la ĉefaj studkampoj kiuj nutras Esperantologion per teorioj – t.e. lingvistiko, sociologio, antropologio, historio kaj literaturaj studoj – kiuj disvolviĝas pere de konstanta konflikto inter fakuloj kiuj subtenas malsamajn metodologiajn kaj teoriajn alirojn. Pro sia ĝenerala manko de teoriaj malkonsentoj kaj de rektaj debatoj, Esperantologio disvolviĝas per la akumuliĝo de aliroj kiuj apenaŭ dialogas inter si. Surbaze de analizo de fakaj artikoloj kaj konferencoj koncernantaj Esperantologion kaj Interlingvistikon, tiu ĉi artikolo montras kiel Esperantologio diversmaniere sekvas la idealigitan sintenon de Esperantujo pri paca interkompreniĝo – kiu, siavice, deflankigas la pli polemikajn kaj disputigajn trajtojn kiuj karakterizas sciencajn debatojn. Fine, mi argumentas por pli da rekta dialogo – kaj (kial ne?) konfrontoj – inter Esperantologiaj perspektivoj, tiel ke tiu studkampo povu pli vaste kontribui al la fakoj ĉe kiuj ili originis.